Gottfried Silbermann
Gottfried SILBERMANN (naskiĝis la 14-an de januaro, 1683, mortis la 4-an de aŭgusto, 1753) estis germana konstruisto de orgenoj.
Gottfried Silbermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1683 en Kleinbobritzsch |
Morto | 4-an de aŭgusto 1753 (70-jaraĝa) en Dresdeno |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Saksio |
Familio | |
Frat(in)o | Andreas Silbermann |
Parencoj | Johann Heinrich Silbermann (en) (nevo) Johann Andreas Silbermann (nevo) Johann Daniel Silbermann (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo Piankonstruisto |
Gottfried Silbermann naskiĝis en la vilaĝo Kleinbobritzsch apud Freiberg en Saksujo. En la jaro 1702 li ekloĝis en Strasburgo, kie lia frato Andreas Silbermann havis metiejon por konstrui orgenojn. Lerninte la fakon, li kun la titolo majstro de la orgenkonstruado revenis al Saksujo en 1710. Unu jaron poste li en Freiberg fondis sian konstruejon.
Dum sia vivo Gottfried Silbermann konstruis proksimume 50 orgenojn, kiuj parte dum militoj kaj brul-katastrofoj detruiĝis. Ili ekzemple la komponiston Johann Sebastian Bach. Famaj orgenoj konstruitaj de li troviĝas en la Dresdena Hofkirche kaj en la katedralo de Freiberg.
Gottfried Silbermann mortis en Dresdeno.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.frauenstein-erzgebirge.de/silbermann/frame.html
- http://www.silbermannorgel-crostau.de
- http://www.baroquemusic.org/silbeng.html Arkivigite je 2005-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.frauenstein-erzgebirge.de/silbermann/index.html