François Boucher
François BOUCHER [buŝe] (La 29-an de septembro 1703 en Parizo - La 30-an de majo 1770 samloke) estis franca pentristo de la 18-a jarcento. Li estas tipa reprezentanto de la rokoko-movado. Post trejnadperiodo ĉe François Lemoyne, li gajnis la premion de Romo en 1720, kaj restadis en Italio el 1727 ĝis 1731.
François Boucher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1703 en Parizo |
Morto | 30-an de majo 1770 (66-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Marie-Jeanne Boucher (en) |
Infanoj | Marie-Émilie Boucher, Jeanne-Élisabeth Victoire Deshays (en) , Juste-Nathan François Boucher (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo per akvaforto desegnisto ilustristo gravuristo tapestry designer (en) exlibrist (en) |
Verkoj | Blond Odalisque Portraits of Madame de Pompadour La Naissance de Vénus Madame Bergeret |
Post sia reveno al Francio, li fariĝis tre sukcesa kaj obtenis la favoron de Madamo de Pompadour, la ĉefa amantino de Ludoviko la 15-a. Boucher estis oficiale akceptita kiel membro en la Reĝan Akademion pri Pentrado kaj Skulptarto en 1734. Li sekvis Carle Vanloo kiel "unua pentristo de la Reĝo" ĝis 1765.
Boucher precipe pentris kamparajn aŭ mitojn pejzaĝojn, ĉiuj demonstrante gracian virtuozecon. Liaj plej malfruaj verkoj estas klare voluptemaj, kaj bildigas kvazaŭ idilian mondon. Lia stilo restis elstara kaj laŭmoda ĝis la alveno de novklasikismo.