FIDE
La FIDE (france Fédération Internationale des Échecs, esp: internacia ŝakasocio) estas la tegmenta organizaĵo de la naciaj ŝakasocioj.
Internacia Federacio pri Ŝako | ||
---|---|---|
Fédération Internationale des Échecs | ||
internacia sporta federacio ŝaka federacio | ||
Komenco | 20-a de julio 1924 vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Laŭzano, Svislando | |
Situo | Vaŭdo | |
Tipo | Internacia organizo | |
Agareo |
Internacia | |
Moto | Gens Una Sumus | |
Estr(ar)o | Arkady Dvorkovich | |
Lingvoj |
angla lingvo | |
Posedatoj | ratings.fide.com vd | |
Retejo | http://www.fide.com/ | |
Historio
redaktiLa FIDE fondiĝis je la 20-a de julio 1924 en Parizo. La delegitoj de 14 naciaj asocioj antaŭe difinis la bazajn regulojn kaj formis komitaton, kiu ellaboru la statutojn. En la komitato estis:
- la prezidento d-ro Alexander Rueb el Nederlando
- la sekretario Leonard Percy Rees el Anglio
- la kasisto A. Nicolet el Svislando
La 14 landoj estis Argentino, Belgio, Anglio, Francio, Italio, Jugoslavio, Kanado, Nederlando, Pollando, Rumanio, Svislando, Hispanio, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario.
Ĝian unua delegitan jarkunvenon post la fondiĝo FIDE havis okaze de internacia ŝakturniro de Ŝaksocieto Zuriko la postan jaron en Zuriko.
La FIDE ekde tiam determinas la regulojn de ŝako. Ĝi krome donas la titolojn grandmajstro, internacia majstro, FIDE-majstro kaj kandidata majstro por ambaŭ seksoj. Ekde 1970 ĝi kalkulas la oficialan ELO-mondrangliston.
La devizo de FIDE estas Gens una sumus (latina, Ni estas unu familio).
Ekde la jaro 1927 FIDE ankaŭ aranĝis la ŝakolimpikojn kaj ekde 1946 ĝi organizas la oficialajn ŝakmondĉampionadon. Antaŭe ĝi dufoje aranĝis la amatoran ŝakmondĉampionadon, la venkintoj estis Hermanis Matisons (Parizo 1924) kaj Max Euwe (hago 1928).
La transpreno de la aranĝo de la mondĉampionado eblis nur post la 2-a mondmilito pro 2 kialoj:
- la tiama mondmajstro Alexander Aljechin mortis. Li dum sia regado ne estas interesita doni sian titolon al FIDE.
- la aliĝo de la tre potenca sovetunia ŝakasocio al FIDE en la jaro 1945.
La forta sovetunia ŝakasocio donis la necesan stabilecon por aranĝi la longajn kvalifikajn turnirojn kaj la mondĉampionadon. Post la disfalo de la sovetunio FIDE perdis fortan partneron kaj ekhavis malfacilaĵojn organizi la mondĉampionadon. Kvereloj kun la 13-an ŝakmondĉampiono Garri Kasparov kaŭzis, ke li retiris el FIDE (1993) kaj formis la PCA - Professional Chess Association (profesia ŝaka asocio). Dum 13 jaroj nun estis ĉiam du mondĉampionoj samtempe. Fine 2006 la maĉo inter Kramnik kaj Topalov reunuigis la du asociojn.
Listo de la FIDE-Prezidentoj
redaktiNomo | ekde-ĝis | Lando |
---|---|---|
Alexander Rueb | 1924-1949 | Nederlando |
Folke Rogard | 1949-1970 | Svedio |
Max Euwe | 1970-1978 | Nederlando |
Friðrik Ólafsson | 1978-1982 | Islando |
Florencio Campomanes | 1982-1995 | Filipinoj |
Kirsan Nikolajewitsch Iljumschinow | ekde 1995 | Rusio (Kalmukio) |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (angle)
- FIDE ĉe Twitter