Darmstadt
Darmstadt [DARMŝtat], en Esperanto Darmŝtato, estas germana urbo en suda Hesio, inter Frankfurt kaj Heidelberg.
Darmstadt | ||||||
| ||||||
urbego • rezidejo • Eŭropa Urbo • ĉefregioncentro • universitata urbo • urban district of Hesse • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06151, 06150 (la plej norda urboparto Wixhausen) | |||||
Poŝtkodo | 64283–64297 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06411000 | |||||
NUTS | DE711 | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hanno Benz | |||||
Partio de komunumestro | Socialdemokratia Partio de Germanio | |||||
Adreso de la administrejo | Luisenplatz 5 64283 Darmstadt | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 162243 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 52′ N, 8° 39′ O (mapo)49.8666666666678.65Koordinatoj: 49° 52′ N, 8° 39′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 144 m | |||||
Areo | 122 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.darmstadt.de/ | |||||
Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio - kaj ties distrikto Darmstadt-Dieburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 162 243 loĝantojn. La komunuma teritorio kovras areon de ĉ. 122 km². Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' norde kaj 8° 38' oriente; ĝia alto super marnivelo estas 167 metroj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.
La urbon ĉirkaŭas la distrikto Darmstadt-Dieburg (urboj Seeheim-Jugenheim sude, Pfungstadt okcidente, Weiterstadt norde, Dieburg, Groß-Umstadt, Reinheim kaj Babenhausen oriente). Najbaras la distriktoj Bergstraße sude (urboj Heppenheim, Bensheim), Groß-Gerau okcidente (urboj Groß-Gerau, Gernsheim), Offenbach norde (urboj Offenbach, Langen, Dietzenbach), kaj Odenwald sudoriente (urboj Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst).
La kemia elemento Darmŝtatio estas nomata laŭ la urbo, kie ĝi estis unue farita en la jaro 1994 per nuklea kunfandiĝo de plumbo kaj nikelo.
Vidindaĵoj
redaktiServoj
redaktiFamuloj kun rilato al la urbo
redakti- Adolph Strecker, kemiisto
- Elisabeth Schumacher, grafikistino kaj kontraŭnaziulino
- Emilo de Hesio-Darmstadt, princo
- Friedrich Marx, klasika filologo (kvartalo Bessungen)
- Reinhard Kekulé von Stradonitz, arĥeologo
- Hermann Pfeiffer, grafikisto kaj verkisto
- Johann Heinrich Merck, verkisto
- Ludwig von Hofmann, pentristo kaj grafikisto
- Menyhért Palágyi, filozofo (mortis surloke)
- Mirjam Pressler, verkistino kaj tradukistino
- Wilhelm Walloth, verkisto
Transporto
redaktiPartneraj urboj
redaktiDarmstadt havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj, kaj partnerajn rilatojn ankaŭ havas la Esperanto-grupoj de la koncernaj urboj:
-
placo Luisenplatz
-
loĝdomo "Waldspirale", planita de Friedensreich Hundertwasser
-
rusa preĝejeto sur monteto Mathildenhöhe
-
muzeo kaj "nuptoturo" sur monteto Mathildenhöhe
Esperanto-movado
redaktiEstas aktiva Esperanto-grupo kaj gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.[1] En la teknologia universitato antaŭe studis ekzemple Franz Kruse, Elisabeth Kuhl-Kruse kaj Remi Rudaitytė, en la 2010-aj jaroj tie studis Leo Sakaguchi, kiu grupigis ĉirkaŭ si studentan Esperanto-rondon, en la loka klubo aktivas interalie la lingvoinstruistino Maria Merla, la libroredaktistino Susanne Warmuth kaj la socia helpisto de rifuĝintoj Detlev Haußner,[2] lokan librovendejon gvidas Annsybill Kamphausen kaj ekde januaro 2016 kuracistan praktikejon en la urbocentro havas Thomas Pusch ... la listo de internacie aktivaj lokaj esperantistoj daŭrigeblus.
Cetere la franca bardo Ĵak le Puil en sia kanzono «Ĉiam tuj mi pretas diri jes por partopreno al kongres'» varbas pri la entuziasmo veeturi la Universalaj Kongresoj kaj en la longa listo de kongresoj sciigas ankaŭ novaĵon «malaperis tuta komitat' en la kongreso de Darmŝtat'». Tamen en Darmŝtato ankoraŭ neniam okazis Universala Kongreso, jen fabelis Ĵak le Puil.[3]
Referencoj
redakti- ↑ gazeta artikolo pri la grupo de 2013 en la retejo heinertown.de (germane) bedaŭrinde ne plu atingeblas kaj rete ne arkiviĝis, sed esperanto-forum.org ekzemple en 2021 atentigas pri la aparte aktivaj kontaktoj inter la Esperanto-grupoj de Darmŝtato kaj la itala Breŝo (esperante)
- ↑ raporto pri la interpartner-urba renkontiĝo de 2011 en retejo de la grupo de Troyes Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine (esperante)
- ↑ kanzono "Ĉiam tuj mi pretas diri jes por partopreno al kongres'" de Ĵak le Pŭil jen akompanas galerion de la veraj UK-oj - rimo pri la fikcia UK de Darmŝtato aŭdeblas en minuto 1:20
Vidu ankaŭ
redakti- Hesio-Darmstadt, historia ŝtato
- Darmstadt-Eberstadt, la plej suda urboparto, ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, dokumente unuafoje menciita en 782
- Darmstadt-Arheilgen, nun centre norda urboparto, ankaŭ ĝi ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, sed dokumente menciita nur en la 10-a jarcento
- Darmŝtatio, kemia elemento