Canal de Savières
Canal de Savières (prononcu [kanal dø Savjer]) estas natura akvofluejo per kiu Lago Bourget elversiĝas en riveron Rodanon.
Canal de Savières | |
---|---|
kanalo | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 4,5 km |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 231,5 m |
Enfluejo | Rodano en Chanaz |
- Alteco | 220 m |
Geografio | |
Kategorio:Kanaloj | |
Tamen, en kazo de ŝvela akvo de Rodano, ĝia fluo povas inversiĝi: la rivero fluas en la lagon. Canal de Savières estas unu el la unikaj akvofluejoj en Eŭropo kies fluo nature inversiĝas.
Canal de Savières eliras el nordo de lago Bourget inter la komunumoj Conjux kaj Chindrieux. Fluante okcidenten, ĝi atingas Rodanon en komunumo Chanaz.
Ĝi utilis, de antikva tempo, kiel akvovojo inter le Bourget-du-Lac kaj Seyssel. En 1855, kvar vaporŝipoj deĵoris linion inter Aix-les-Bains kaj Liono.
Ekstera linio
redakti- Turismaj informoj (france) Arkivigite je 2009-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝaro de urbo Chanaz (france)