Reliefo (arto)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reliefo |
Reliefo estas skulptita artverko leviĝanta el plata fono, sen esti disigita de ĝi. Reliefoj troviĝas en la tuta mondo, ofte sur monumentaj konstruaĵoj. La prilaborita materialo povas esti ŝtono, ligno, eburo aŭ metalo. Depende de kiom alte la figuroj elstaras el la fono, oni parolas pri malprofunda reliefo (bareliefo), duonreliefo aŭ altreliefo.
Laŭ Francisko Azorín reliefo estas Elstaro de io sur ebena surfaco. Elstara skulptaĵo sur ebeno.[1] Li indikas etimologion el la latina relevare (re levi). Kaj li aldonas la terminojn kaj signifojn alta reliefo, por reliefo, kies figuroj pli ol duone superstaras la ebenon; meza reliefo, por reliefo, kies figuroj elstaras la duonon de ilia proporcia dikeco; bareliefo, por reliefo, kies figuroj elstaras malpli ol la duono de ilia dikeco.[2]
Historio kaj tipoj
redaktiKulmina epoko de la reliefo estis antikva greka kaj antikva roma arto kun reliefoj kiel ornamaĵoj de temploj kaj tombosteleoj.
Eksterordinara formo de reliefo estas la profunda reliefo, kiu nur troviĝas en la egipta arto kun la figuroj "negative" kavigitaj en la materialon.
Reliefo estas duone plastika arta prezentaĵo, kiu elstaras de sur plata fono. Oni distingas diversajn formojn de reliefo laŭ la grado kaj speco de la plastikeco:
- En basa aŭ plata reliefo la figuroj nur iome elstaras el la fono. Bildoj sur moneroj kutime uzas tiun ĉi teknikon. Foje vizaĝoj en basa reliefo elstaras pli forte kaj klare ol la ceteraĵo.
- En duon-reliefo la antaŭa flanko de la figuroj estas plastika, la malantaŭa kvazaŭ estas kaŝita en la fono.
- En alta reliefo la figuroj estas preskaŭ plene plastikaj, sed ilia malantaŭa flanko estas ligita kun la fono.
- En negativa aŭ kava reliefo la figuroj estas kavaĵoj en ebena fono. Ĝi estis populara en la malnovegipta arto.
Reliefo permesas la ellaboradon de detaloj, kiuj ĉe plenfigura skulptaĵo estus tro delikataj por esti stabilaj. Ĝi ofte estas uzata kiel ornamaĵo por glataj surfacoj de konstruaĵoj aŭ ujoj. Materialo por reliefo povas esti ŝtono, argilo, ligno, metalo kaj ankaŭ eburo.
Famaj reliefoj
redakti- Friso de la gigantoj en Pergamonaltaro
- Friso de Partenono
- Angkor Vat
- La kvar prezidentaj kapoj de Monto Rushmore
- La plej granda bareliefo: Stone Mountain en Georgia, Usono.
Ekzemploj
redakti-
Duonreliefo sur la Roma Forumo
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 176-177.
- ↑ Azorín, samloke.