Atlantikaj sekaj arbaroj
La atlantikaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Brazilo. La atlantikaj sekaj arbaroj kongruas kun samnoma tutmondaj 200-regiono kaj estas parto de la Atlantikaj arbaroj. Tiuj ĉi estas signitaj de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) kiel biodiverseco-riĉaĵejon; pro la sama kialo, nome la riĉa biodiverseco, Unesko estas registrinta la Atlantikajn arbarojn kiel biosferan rezervejon.
Atlantikaj sekaj arbaroj | ||
---|---|---|
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Lando | Brazilo | |
Federaciaj ŝtatoj | Bahio, Minas-Ĝerajso, Piaŭio | |
Koordinatoj | 14° 0′ 0″ S, 44° 0′ 0″ U (mapo)-14-44Koordinatoj: 14° 0′ 0″ S, 44° 0′ 0″ U (mapo) [+] | |
Areo | 115 440 km² (11 544 000 ha) | |
Biomoj de regiono | Atlantikaj arbaroj | |
Birdospecioj | 311[1] | |
Mamulspecioj | 147[1] | |
Atlantikaj sekaj arbaroj | ||
Vikimedia Komunejo: Brazilian Atlantic Dry Forests Ecoregion (One Earth) [+] | ||
Priskribo
redaktiLa atlantikaj sekaj arbaroj kovras areon de 115 100 kvadrataj kilometroj, troviĝante inter la savanoj de Cerado en centra Brazilo kaj la sekaj arbedaroj de Kaatingo en nordorienta Brazilo. La ekoregiono etendiĝas de norda Minas-Ĝerajso tra okcidenta Bahio en centran Piaŭion. La atlantikaj sekaj arbaroj ĝenerale situas laŭlonge de la supra Sankta-Francisko-Rivero de Minas-Ĝerajso kaj Bahio, kaj en la baseno de la Gurgveja-Rivero en Piaŭio. Granda enklavo de atlantika seka arbaro situas en Diamantina-Altebenaĵo de orient-centra Bahio.
La klimato estas plejofte tropika kun kvin sekaj monatoj. La jarpluvo varias de 850 al 1 000 mm.
Flaŭro
redaktiLa sekaj arbaroj estas sufiĉe densaj, kun altecoj de 25 al 30 m. Ili estas karakterizataj de deciduaj kaj kvazaŭdeciduaj arboj arbospecioj kiaj Cavanillesia arborea (malvacoj), Cedrela fissilis (meliacoj), Schinopsis brasiliensis (anakardiacoj), Astronium urundeuva (anakardiacoj), Aspidosperma macrocarpa (apocinacoj) kaj Tabebuia-specioj (bignoniacoj). La plej rimarkinda specio estas certe Cavanillesia arborea, kun granda botelforma trunko kiu laŭdiametre atingas ĝis 1,5 metrojn kaj laŭalte ĉirkaŭ 27 metrojn.
Faŭno
redaktiĈar sekaj arbaroj estas submetataj al rimarkindaj sezonaj ŝanĝoj, iliaj biotoj reprezentas interesajn adaptaĵojn. Pluraj birdospecioj flugas norden dum la seka sezono, revenante por reproduktiĝi dum la pluvsezono. Kvankam tiu birdomigrada sistemo koncernas almenaŭ 20 da specioj, malmulto estas sciata pri ĝi.
La ekoregiono gastigas plurajn endemiajn speciojn kiajn Tangara cyanoventris (traŭpedoj), Megaxenops parnaguae (furnariedoj), Augastes lumachellus (kolibroj), Nyctiprogne vielliardi (kaprimulgedoj), Sporophila frontalis (traŭpedoj), kaj Formicivora iheringi (tamnofiledoj). Tangara cyanoventris vivas en orienta Brazilo ekde Bahio al San-Paŭlo. Ĝi loĝas en arbaroj kaj sekundaraj arbaroj sed ankaŭ en senarbarigejoj kaj emas troviĝi je altitudoj inter 500 kaj 1 000 metroj.
Vidu ankaŭ
redakti
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj | Brazilo |
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | Kolombio |
NT0210 Ĉako | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj | Jamajko |
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj | Peruo |
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | Trinidado kaj Tobago |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Referenco
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono NT0202 : Atlantikaj sekaj arbaroj (WWF)
- angle Atlantikaj sekaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Atlantikaj sekaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Atlantikaj sekaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Atlantikaj sekaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Atlantic dry forests
- angle Tutmondaj 200; numero 59 : Atlantikaj sekaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2013-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Atlantikaj arbaroj (Naturprotekto Internacia)
- angle Atlantikaj sekaj arbaroj - bildoj (Worldwildlife)