Aschersleben
La urbo Aschersleben situas en meza Germanio en la federacia lando Saksio-Anhalto kaj ties distrikto Salzland, kies administra centro estas Bernburg. Ĝi estas la plej malnova urbo en Saksio-Anhalto kaj havas la plej longan ankoraŭ ekzistantan fortikaĵan ringon (urban muron) kiu nuntempe funkcias kiel promenejo.
Aschersleben | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • urbeto • Hansa urbo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Salzland | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 03473 | |||||
Poŝtkodo | 06449 | |||||
Aŭtomobila kodo | SLK | |||||
Oficiala Municipokodo | 15089015 | |||||
Politiko | ||||||
Urbestro | Andreas Michelmann | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 26604 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Loĝdenso | 188/km² | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 45′ N, 11° 28′ O (mapo)51.7511.466666666667Koordinatoj: 51° 45′ N, 11° 28′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 114 m | |||||
Areo | 156,31 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.aschersleben.de/ | |||||
Geografio
redaktiAschersleben situas inter la montaro Harco kaj Magdeburger Börde (regiono kun aparte fekunda tero), sudokcidente de Magdeburg. Najbara urbo estas Quedlinburg. Pro la geografia situo oni nomas la urbon ankaŭ "Pordego al Harco".. En Aschersleben kruciĝas tri federaciaj stratoj (B 6, B 180, B 185).
En marto 2004 la komunumo Winningen fariĝis urbo parto de Aschersleben, de 2005 ankaŭ la komunumo Klein Schierstedt, de 2006 la komunumo Wilsleben, kaj de 2008 la komunumo Drohndorf ankaŭ apartenas al Aschersleben.
Komunumopartoj
redaktiVidindaĵoj
redakti- preĝejo Sankta Stefano
- Heilig Kreuz Kirche (= Preĝejo de la Sankta Kruco) el la 13-a jarcento
- Margarethen-preĝejo
- Grauer Hof (= griza korto), unu el la plej aĝaj profanaj konstruaĵoj in Saksio-Anhalto el la jaro 1309 kaj kultura centro
- Foirplaco Markt kun urbodomo, la plej aĝa parto el la jaro 1517
- Urba fortikaĵo kun 15 ankoraŭ ekzistantaj defendaj turoj (Johannis-turo de 1380, Rondell de 1505)
- Bestoĝardeno sur Alte Burg (= malnova burgo)
- Westdorfer Warthe (Sorĉistina turo)
- Krukmannsches Haus, renesanca konstruaĵo de 1572
- Rondell
Partneraj urboj
redaktiFamaj gefiloj de la urbo
redakti- Otto Arndt; 1920 – 1992; Ministro pri trafiko de GDR
- Rudolf Christian Böttger; 1806 – 1881, Frankfurto ĉe Majno, kemiisto und fizikisto
- Hermann Gieseler; 1889 – 1948; sindikata funkciulo
- Marianne Groß; nask. 1942; aktorino
- Reinhold Heidecke; 1881 – 1960, Braunschweig; kunfondinto de la kamerao-firmao Rollei
- Prof-o Hugo Ottomar Hertzer; 1831 – 1908, Berlin; matematikisto
- Gerd Höfer; nask. 1943; membro de la germana federacia parlamento de SPD ekde 1994
- Ernst Klodwig; 1903 – 1973, Hamburgo; Formulo-1-stiristo en 1952/53 por BMW
- Robert Leffler; 1866 – 1940, Berlino; aktoro kaj reĝisoro
- Marko Mühlstein; nask. 1974; membro de la germana federacia parlamento de SPD ekde 2005
- Adam Olearius; 1603 – 1671; aŭtoro kaj diplomato
- Gerd von Rundstedt; 1875 – 1953; ĉefgeneralo en Dua Mondmilito
- Hermann Sander; 1845 – 1939, Berlino; fabrikisto
- Johann Esaias Silberschlag; 1721 – 1791; teologo kaj natursciencisto
- Petra Wernicke; nask. 1953; membro de la landa parlamento de Saksio-Anhalto de CDU ekde 1990, ministrino pri agrikulturo kaj medioprotektado
- Wilhelm Wieprecht; 1802 – 1872, Berlino; komponisto, dirigento kaj aranĝisto
- Annemarie Zornack; nask. 1932; aŭtorino