Anton Bettelheim

aŭstra ĵurnalisto

Anton BETTELHEIM (naskiĝinta la 18-an de novembro 1851 en Vieno, mortinta samloke la 29-an de marto 1930) estis aŭstra juristo, literaturhistoriisto, tradukisto kaj verkisto. Lin edzigis la literatursalonistino Helene Gabillon naskonte du filojn kaj filinon.[1]

Anton Bettelheim
Anton Bettelheim; ĉ. 1930
Anton Bettelheim; ĉ. 1930
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1851 (1851-11-18)
en Vieno
Morto 29-an de marto 1930 (1930-03-29) (78-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Caroline Gomperz-Bettelheim Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Helene Bettelheim Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
literaturkritikisto
verkisto
tradukisto
literaturhistoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Biographisches Jahrbuch und Deutscher Nekrolog vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante filo de hungardevena komercisto, li ekstudis en 1869 ĉe la universitato de Vieno kaj doktoriĝis pri jursciencoj en 1873. Post longa restado en Munkeno (kun altlerneja okupiĝo pri historio, literaturhistorio kaj filozofio) li vojaĝis tra Franclando, Anglujo kaj Hispanujo. De 1880 Bettelheim estis felietonisto ĉe Neue Freie Presse (Vieno), Deutsche Zeitung (Vieno; grandgermania orientiĝo) kaj Münchner Allgemeinen Zeitung (Munkeno). En 1917 li estis nomumita profesoro.

Frue li forlasis juraĵojn kaj tute dediĉis sin al historiĵoj. Lia esplortalento kaj multaj konoj igis, ke per la eldonado de Biographisĉe Blättern (2 volumoj, 1895/96) kaj de la kolekto Führende Geister (1890 ĝis 1897) li malhelpis la mankon de biografileksikonoj.

Post ol li estis vokita ĉefredaktisti ĉe Allgemeine Deutsche Biographie (ADB; 1907-09) li iĝis la plej grava reprezentanto en la kampo de leksikografibiografio post Rochus von Liliencron. Inter 1897 kaj 1917 li kontinuigis la komunutilan agadon per la faro de Biographisches Jahrbuch und Deutscher Nekrolog. En 1923 li ekigis laborojn ĉe nova fakkolektaro titolita Neue österreichische Biographie en kies estigkomisiono li ĉefis ĝismorte.

Krome li kreis fundamentajn biografiojn (i. a. Ludwig Anzengruber, 1891; Marie von Ebner-Eschenbach, 1900/1920; Ferdinand von Saar, 1908; Karl Schönherr, 1928) kaj brile eldonis aĵojn de Ludwig Anzengruber (1920, en 14 volumoj) kaj leterinterŝanĝojn (Anzengruber, 1901; Louise von François kaj Conrad Ferdinand Meyer, 1905; princino Marie zu Hohenlohe kaj F. von Saar, 1910).

Aliaj verkoj

redakti
  • Beaumarchais, 1886
  • Volkstheater und Lokalbühne, 1887
  • Die Zukunft unseres Volkstheaters, 1892
  • Acta Diurna, Wien 1899
  • Biographenwege, 1913
  • R. v. Liliencron, 1917
  • Neue Gänge mit Anzengruber, Wien 1919
  • Vancsa, Kurt: "Bettelheim, Anton". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 194-195 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Filo kaj filino estis murditaj en la koncentrejo de Terezín fare de nazioj.