Antaŭpomerio, (germane Vorpommern), estas regiono en la nordoriento de Germanio. Ĝi estas la orienta (kaj pli malgranda) parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La alia parto estas Meklenburgo.

Antaŭpomerio
Regiono
FlagoBlazono
historia regiono [+]

LandoGermanio
- koordinatoj54° 5′ 0″ N, 13° 23′ 0″ O (mapo)54.0833333313.38333333Koordinatoj: 54° 5′ 0″ N, 13° 23′ 0″ O (mapo)


Antaŭpomerio (Tero)
Antaŭpomerio (Tero)

Antaŭpomerio (Germanio)
Antaŭpomerio (Germanio)
DEC

Map
Antaŭpomerio
Vikimedia Komunejo:  Western Pomerania [+]
vdr

La plej granda urbo en Antaŭpomerio estas Stralsund, kiu estis dum la hansa epoko potenca urbo. Tamen la prestiĝon de spirita centro kaj "neoficiala ĉefurbo" posedas Greifswald pro sia iama funkcio kiel sveda administra centro kaj sidejo de pluraj juĝejoj kaj de la Universitato Ernst Moritz Arndt. La ekonomion de la regiono dominas agrokulturo kaj turismo.

Teritoria pligrandigo de Prusio inter 1600 kaj 1795: ● blue: Margraflando Brandenburgio en 1600 ● verde: Duklando Prusio en 1600 ● flave: Teritorioj aneksitaj ĝis 1772: 1. Nova Silezio 2.Varmio 3. Pomerio 4. jen Antaŭpomerio 5. Magdeburgo 6. Osnabrück 7. Minden 8. graflando Mark 9. Kleveruĝe: pluse aneksitaj ĝis 1795

Historio

redakti

El la perspektivo de la historio oni povas diri, ke Antaŭpomerio estas proksimume tiu parto de Pomerio, oriente de Odro, kiu post la Vestfalia Paco venis sub svedan regon, nomata Sveda Pomerio.

Geografio

redakti

La regionon karakterizas antaŭ ĉio la bordo de la Balta maro. Tipa estas la tiel nomata "duobla bordo", kreita de lagunoj en tre specifa formo "Bodden". En Antaŭpomeranio troviĝas la du plej grandaj insuloj de Germanio: Rügen kaj Usedom. La lasta estas politike dividita inter Pollando kaj Germanio.
La plej granda enlanda lago estas la Lago de Kummerow. En la regiono situas du naciaj naturparkoj:
Vorpommersche Boddenlandschaft kaj Jasmund.

Eksteraj ligiloj

redakti