Andreas Baader
Andreas Baader (6-a de majo 1943 - 18-a de oktobro 1977) estis germania ĉefo de revolucia grupo RAF (Rote Armee Fraktion). Ĉar Baader interrompis sian studadon en liceo, li estas en RAF unu el malmultaj membroj, kiuj ne estis studinta en universitato.
Andreas Baader | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Berndt Andreas Baader |
Naskiĝo | 6-an de majo 1943 en Munkeno, Germana Regno |
Morto | 18-an de oktobro 1977 (34-jaraĝa) en Stammheim Prison, Baden-Virtembergo, Okcidenta Germanio |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Dornhaldenfriedhof (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Grundschule an der Herrnstraße (en) |
Okupo | |
Okupo | teroristo |
En la jaro 1968 Baader kaj lia amikino Gudrun Ennslin estis juĝita pro bomba atako. Post du jaroj Baader eskapis el malliberejo kun helpo interalie de ĵurnalisto Ulrike Meinhof. Post la forkuro fondiĝis grupo, kiun oni konis kun nomo Baader-Meinhof sed kiu uzis nomon Rote Armee Fraktion pri si. En la jaroj 1970–1972 Rote Arme rabis bankojn.
1-a de junio 1972 Baader, Jan-Karl Raspe kaj Holger Meins estis arestitaj post batalo en Frankfurt.
Baader faris sinmortigon en la nokto 17-a de oktobro–18-a de oktobro 1977.