Almada Negreiros
José Sobral de Almada Negreiros (Santomeo, 7a de Aprilo 1893 - Lisbono, 15a de Junio 1970) estis portugala pentristo kaj verkisto.
Almada Negreiros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | José Sobral de Almada Negreiros |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1893 en Insulo Santomeo |
Morto | 15-an de junio 1970 (77-jaraĝa) en Lisbono |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Portugalio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | António Lobo de Almada Negreiros (mul) |
Edz(in)o | Sarah Affonso (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto grafikisto aktoro dramaturgo pentristo verkisto vidartisto |
En 1913 li faris sian unuan unuopan ekspozicion. En 1915 li publikigis poemojn en la arta revuo Orpheu. Dum la venontaj jaroj, lia arta produktado estis ampleksa: li faris pentraĵojn, murpentraĵojn, vitralojn, desegnojn kaj scendekoraciojn, same kiel novelojn, teatraĵojn kaj poemojn. Li estis ŝlosila artisto por la moderna arto de Portugalio, influita de kubismo kaj, ĉefe de futurismo. Tiukadre li estis dekomence monarkiisto kaj poste partiano de la militista diktaturo. Dum la diktaturo de António de Oliveira Salazar, li realigis verkojn de propagando, ekzemple por internaciaj aranĝoj, kaj ricevis premiojn kaj oficialajn honorojn. Unu el plej konataj verkoj de Almada Negreiros estas lia portreto de Fernando Pessoa de 1954.
Verkoj
redakti- A Questão dos Painéis (1926)
- Nome de Guerra (1925)
- Pierrot e Arlequim (1924)
- A Invenção do Dia Claro (1921)
- A Invenção do Corpo (1921)
- Histoire du Portugal par Cœur (1919)
- O Jardim da Pierrette (1918)
- K4, O Quadrado Azul (1917)
- Ultimatum às Gerações Futuristas Portuguesas do Século XX (1917)
- Manifesto Anti-Dantas (1915)
- O Sonho da Rosa (1915)
- A Engomadeira (1915)
- A Cena do Ódio (1915)
Bibliografio
redakti- A Ordem Oculta e a Poética da Ingenuidade: Estudo de 5 poemas de Almada Negreiros de Jayro Luna (2004, Epsilon Volantis, São Paulo) ISBN 85-60121-021