Abel Tasman
Abel Janszoon TASMAN (naskiĝis en 1603 en Lutjegast, Nederlando, mortis la 10-an de oktobro 1659 en Batavia), estis nederlanda maristo kaj esploristo.
Abel Tasman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1602 en Lutjegast |
Morto | 10-an de oktobro 1659 (56-jaraĝa) en Ĝakarto |
Lingvoj | angla • nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Familio | |
Edz(in)o | nekonata valoro nekonata valoro |
Okupo | |
Okupo | esploristo seafarer (en) aŭtoro |
Li naskiĝis en Lutjegast, vilaĝo en la provinco de Groningen, plej konata pro liaj vojaĝoj de 1642 kaj 1644 en la servo de la VOC (Nederlanda Orienthinda Kompanio). Lia ekspedicio estis la unua Eŭropa ekspedicio, kiu atingis la insulojn de Van Diemen-a Lando (nun Tasmanio) kaj Novzelando. Li ankaŭ mapis grandajn partojn de aliaj partoj de Aŭstralio.
Lia tasko estis prienketi la landon tiame nomitan Nova Nederlando, aktuale nomitan Aŭstralio, el kiu la nederlandanoj jam eltrovis la okcidentan marbordon, kaj determini ĉu estis parto de Terra Australis. La VOC esperis, ke li tiel eltrovos novan neekspluatan kontinenton por komerco. Por tion fari, sur lia unua vojaĝo (de 1642 al 1643) li velis de Ĝakarto (tiam nomiĝis Batavia) kun du malgrandaj ŝipoj, la Heemskerck kaj la Zeehaen, unue al Maŭricio, kaj de tie li velis orienten ĉe pli alta latitudo ol la nederlandanoj faris antaŭe. Ĉi tiel, li tute maltrafis kontinentan Aŭstralion, sed fine trovis landon ĉe la insulo de Tasmanio la 24-an de novembro. Li nomis ĝin Van Diemen-a Lando, sed poste britaj kolonianoj renomis ĝin post ĝia malkovrinto. Post enketo, li velis pli orienten kaj eltrovis Novzelandon, kiun li nomis Staten Landt sur la teorio ke ĝi estis konektita peco de lando sude de la ekstremaĵo de Sudameriko.
Li velis norden laŭ sia okcidenta marbordo. Ĉe la norda parto de La Sudinsulo li ankris la ŝipojn en golfeto, kie en lia nura renkonto kun la Maorioj, ili mortigis kvar el liaj maristoj. Li nomis ĝin la Golfeto de la Murdintoj (nun nomita Ora Golfeto) kaj velis norden, sed mispensis ke Cook-a Markolo estis kurbo (kaj li nomis ĝin Zeehaen-a Kurbo). Li ankaŭ kredis, ke Staten Landt estis unu lando, kaj parto de Terra Australis. En lia reiro al Batavia, li ektrovis la Tongan archipelagon la 21-an de januaro 1643. Du nomoj kiujn li donis al partoj de Novzelando ankoraŭ ekzistas: Kabo Maria Van Diemen kaj Insuloj de la Tri reĝoj.
Dum sia dua vojaĝo en 1644 li sekvis la sudan marbordon de Novgvineo orienten. Li maltrafis la Torres-an Markolon inter Novgvineo kaj Aŭstralio kaj daŭrigis sian vojaĝon laŭ la aAŭstralia marbordo. Li mapis la nordan marbordon de Aŭstralio.
De la vidpunkto de la VOC, Tasman-aj esploradoj estis seniluziiĝo: li trovis nek promesitan lokon por komerco nek utilan novan vojon. Dum pli ol jarcento (ĝis la epoko de James Cook), Tasmanio kaj Novzelando ne estis denove vizititaj de eŭropanoj. Aŭstralio estis vizitita, sed kutime sole pro akcidento.
Kiel multaj esploristoj, la nomo de Tasman estas honorita en multaj lokoj. Ĉi tiuj inkluzivas:
- la insulo de Tasmanio kaj multaj lokoj kiel
- la Tasmana duoninsulo
- la Tasmana ponto
- la Tasmana ŝoseo
- la pasaĝero/veturilo pramŝipo Abel Tasman
- la Tasmana maro
- en NovZelando, la Tasmana glaĉero kaj la Abel Tasman Naturparko