7-a de januaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 7-a de januaro estas la 7-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 358 tagoj restas (359 en superjaroj).
Eventoj
redakti- 1325: Alfonso la 4-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1355: Laŭ ordono de portugala reĝo Alfonso la 4-a en Koimbro estis murdita Agnesa de Kastro, edzino de lia filo, posta reĝo Petro la 1-a
- 1414: Tommaso Mocenigo iĝis doĝo de Venecio
- 1489: Invado al Duklando Bretonio fare de Karlo la 8-a
- 1520: Reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a eldonis privilegion de Toruń enkondukanta unu tagon de servuteco semajne, anstataŭ 2-4 tagojn jare, kio kaŭzis dum feŭdismo fuĝon de kamparanoj al urboj aŭ eksterlanden
- 1549: Estas kreita ofico por ĝenerala-guberniestro de Brazilo
- 1558: Francio rekaptis de Anglio Calais, la lastan anglan posedaĵon sur la kontinento
- 1566: Pio la 5-a iĝis papo
- 1598: Boris Godunov iĝis caro de Rusa carlando
- 1601: Polaj-litvanaj taĉmentoj venkis la svedan korpuson en batalo de Cēsis
- 1610: Galilejo malkovris la tri plej grandajn lunojn de Jupitero (Ioo, Eŭropo, kaj Kalistoo), kiuj poste estis nomitaj Galilejaj satelitoj
- 1611: Hungara reĝlando: ekzekuto de kunlaborantoj de Erzsébet Báthory
- 1708: Baŝkiraj ribelantoj sieĝis Jelabuga
- Dispartigoj de Pollando-Litovio:
- 1794: Sub premo de carino Katerina la 2-a kaj rusa delegito Osip Igelström oni malvalidigis la plej altan polan militan ordenon Virtuti Militari, malpermesis ĝin porti kaj ordonis al la posedantoj redoni ĝin dum unu monato sub minaco de la plej severaj kriminalaj punoj
- 1795: Lasta pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski estis ekzilita de Varsovio al Grodno en rusa karavano
- 1797: En Reggio nell'Emilia oni konsekris trikoloran standardon de la Legio de Lombardujo, adaptitan de la registaro de Cispada Respubliko (kiu poste iĝis flago de Italio)
- 1814: Reĝo de Hispanio Joseph Bonaparte abdikis
- 1822: Unua grupo de liberigitaj usonaj sklavoj alvenis al Liberio
- 1835: En Belém, ĉefurbo de brazila provinco Parao, eksplodis ribelo de Cabanagem
- 1839: Naskiĝdato de fotografio: Louis Daguerre anoncis, ke li trovis proceson nomatan dagerotipio
- 1882: Unua vintra grimpo al Zugspitze en Bavaraj Alpoj
- 1888: Usona astronomo James Edward Keeler kiel unua observis unu el malplenoj inter la ringoj de Saturno
- 1896: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Klorizo kaj Ksanto; germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidojn Elizabeto kaj Etburgo
- 1897: Manaŭso: en operejo Teatro Amazonas okazis unua premiero
- 1902: Ĉinio: post subpremo de boksera ribelo imperiestrino Ciŝji revenis al Pekino
- 1904: Interkonsento pri la mara alarmsignalo CQD - anstataŭigita du jarojn poste per "SOS"
- Unua mondmilito:
- 1914: Unua ŝipo tranavigis Panaman kanalon
- 1916: Venko de Montenegro-armeo super la aŭstria-hungara armeo, komandata de Conrad von Hötzendorf, en dutaga batalo de Mojkovac
- 1918: Rusia enlanda milito: oficiale anoncita formado de la Volontula Armeo en Novoĉerkassk por la Blanka Armeo
- 1920: Ruĝa Armeo forpelis la blankan armeon el Novoĉerkassk
- 1921: Dua Pola Respubliko: oni fondis Militan Konsilion kiel konsult-organon de la prezidanto de Pollando
- 1922: Asembleo de Irlando ratifis anglan-irlandan traktaton, kiu finis batalon por sendependeco de Irlando
- 1924: Usona komponisto George Gershwin ekkomponis sian plej faman komponaĵon, Rhapsody in Blue
- 1929: Ante Pavelić fondis en Italio kroatan faŝisman organizon Ustaše
- 1929: Bildliteraturo: bildostrioj pri aventuroj de Buck Rogers aperis unuafoje en pluraj usonaj kaj kanadaj ĵurnaloj kaj ĝangala heroo Tarzano en desegnofilmo
- 1936: En Hispanio oni malfondis parlamenton
- 1937: Nupto de pli posta reĝino de Nederlando Juliana kun germana nobelo Bernhard zur Lippe-Biesterfeld
- 1939: Franca fizikisto Marguerite Perey identigis franciumon, la lastan kemian elementon malkovritan en la naturo
- 1939: En Varsovio okazis funebra ceremonio al Roman Dmowski
- Dua mondmilito:
- 1940: en Krakovo aperis kontraŭpola kaj por-germana gazeto Krakiwśki Wisti (Krakovaj Sciigoj), distribuata inter ukrainoj en Ĝenerala Gubernio kaj en Tria Regno; en trajno alveninta al Krakovo kun deportitaj poloj de enkorpigitaj teritorioj troviĝis 26 kadavroj, en la alia direktita al Dębica 30 morte frostigitaj infanoj; Gestapo establis en Ląd apud Varto provizoran koncentrejon por pastroj; Gestapo kun aliaj policoj pafekzekutis en Brwilno kadre de Operaco Eŭtanazio pli ol 60 maljunulojn kaj invalidojn de Płock; Vintra milito: venko de finnoj en la batalo ĉe Suomussalmi dum bataletoj ĉe la vojo el Raate — generalo Hjalmar Fridolf Siilasvuo neniigis la 44-an Armean Korpuson de la Ruĝa Armeo
- 1941: oni arestis nokte de la 7-a/8-a de januaro ĉefkomandanton de konspira Pollando Sendependa Józef Suliński; Ĉinio: atako de la trupoj de Kuomintango al taĉmentoj de Nova 4-a Armeo en la suda parto de provinco Anhujo
- 1942: En Poznań germanoj senkapigis 7 polojn; Orienta Fronto: batalo de Moskvo finiĝis kune kun retiriĝo de la germana armeo ĝis pozicioj ĉirkaŭ la urboj Orjol, Vjazma kaj Vicebsko; en aliaj subfrontoj armeoj de Kirill Mereckov reatakis direkte al Lubanj, kaj aliaj armeoj al Staraja Russa
- 1943: Germana polico murdis en Kępa Kolczyńska 3 polojn pro helpo al judoj kaj en Kielce 7 personojn; Nacia Konsilio de Pollando en Londono apelaciis al Aliancanoj pri kontraŭstaro al germanaj krimoj kontraŭ loĝantaro de Pollando, precipe kontraŭ judoj
- 1944: Germana polico pafmortigis en Varsovio 22 judojn, apud Radomsko 27 personojn, venĝe pro helpo al partizanoj kaj en 3 aliaj lokoj 18 personojn; Orienta Fronto: en kurbiĝo de Dnepro armeoj de la 2-a Ukraina Fronto eniris al Kirovograd komencante batalojn
- 1945: Germanaj regopovoj de Poznań anoncis tujan elŝalton de elektra energio por privataj bezonoj de la 16-a ĝis la 18.30; en Smarhon-regiono NKVD frakasis taĉmenton de la Pola Enlanda Armeo mortiginte 63 soldatojn kaj arestinte kvar; Usona Aerarmeo atakis Hamm kaj Rastatt kaj nokte de la 7-a/8-a de januaro Brita aerarmeo Munkenon; Hungario: de Balatono direkte al Budapeŝto ekiris 3-a Kirasita SS-Korpuso; la Ruĝa Armeo evakuiĝis de Esztergom; la 6-a gvardia Kirasita Armeo de la 2-a Ukraina Fronto ekbatalis rande de Komárno; brita feldmarŝalo Bernard Montgomery anoncis, ke li gajnis la batalon de Ardenoj
- 1946: Tria atako de Ukraina Ribela Armeo al Bircza (distrikto Przemyśl) nokte de la 6-a/7-a de januaro
- 1946: Turkio: kvar membroj de Respublikana Popola Partio, i.a. Adnan Menderes, forlasis ĝin petante starigon de Demokrata Partio
- 1949: Pollando: dum enketado kun torturoj en Varsovio mortis Jan Rodowicz, skolto, soldato de la Grizaj Taĉmentoj, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, membro de la Delegitaro de Armitaj Fortoj por la Lando
- 1950: Usono: 41 personoj pereis en incendio de psikiatria hospitalo en Davenport
- 1953: Prezidanto de Usono Harry Truman anoncis, ke Usono prilaboris hidrogenan bombon
- 1959: Usono kiel unua lando de la mondo agnoskis kuban registaron de Fidel Castro
- 1960: De kabo Cape Canaveral oni lanĉis unuan usonan balistikan misilon Polaris
- 1961: En Kazablanko renkontiĝis gvidantoj de radikalaj afrikaj ŝtatoj: Alĝerio, Egiptio, Ganao, Gvineo, Libio, Malio kaj Maroko, promociante ideon pri federacio de Afriko kaj subskribante Afrikan Ĉarton pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj
- 1961: Unua epizodo de la televidserio La venĝantoj estis elsendita de brita televida stacio ITV
- 1962: En Makassar sur la insulo Sulaveso okazis sensukcesa puĉo kontraŭ prezidento de Indonezio Soekarno
- 1966: Registaro de Federacia Respubliko Germanio anoncis apogon de la usona agado en Vjetnamio
- 1974: Kvarjara milito eksplodis inter du gupoj de ĉimpanzoj en nacia parko de Tanzanio — priskribita de Jane Goodall
- 1975: Hungario: József Udvardy, apostola guberniestro de Csanád, estas nomumita distrikta episkopo
- 1979: Vjetnama armeo eniris la ĉefurbon de Kamboĝo Pnom-Peno, sekve la registaro de Pol Pot falis
- 1982: Pollando: en Płock kaj Włocławek dum diurno la temperaturo falis de +8 °C ĝis -20 °C
- 1985: Oni lanĉis unuan testan japanan interplanedan kosmosondilon Sakigake
- 1986: Siberio: malfermo de la metroo de Novosibirsko
- 1989: Post morto de Hirohito nova imperiestro de Japanio iĝis lia filo Akihito
- 1989: Reprezentantoj de Ruhollah Ĥomejni transdonis leteron al Miĥail Gorbaĉov, invitante lin konsideri islamon kiel alternativon al komunismo, kun antaŭdiro pri falo de la Orienta Bloko
- 1990: Italio: fermo de la oblikva turo de Pizo - pro kliniĝado
- 1991: Kazimiera Prunskienė, unua ĉefministro de la restarigita litova ŝtato, eksiĝis pro politikaj streĉoj
- 1992: Konsilio de Baltaj Ŝtatoj en Jūrmala apelaciis al la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj pri kompleta retirigo de armeaj trupoj de la eksa Sovetunio el Estonio, Latvio kaj Litovio
- 1999: Usona Senato komencis proceson de elpostenigo de prezidento Bill Clinton (kazo de Monica Lewinsky)
- 2001: John Kufuor iĝis prezidento de Ganao
- 2003: Apple: retumilo Safari aperis
- 2003: 26 personoj estis kondamnitaj al mortpuno de armea tribunalo en Kinŝaso pro partopreno en mortigo de estinta prezidento de Demokratia Respubliko Kongo Laurent Kabila, januare 2001, 45 personoj estis senkulpigitaj
- 2007: Usono: en Seatlo oni prezentis unuan tridimensian mapon de la dismeto de malluma materio en la universo, prilaboritan de internacia skipo de astronomoj, danke al kosmoteleskopo Hubble
- 2009: John Atta-Mills iĝis prezidento de Ganao
- 2010: Egiptio: en Nag-Hamado islamaj pafistoj malfermis fajron kontraŭ koptaj kristanoj forlasantaj preĝejon, mortigante 8 el ili, same kiel unu islaman preterpasanton
- 2011: En Jordanio komenciĝis amasaj sociaj protestoj
- 2015: Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo - du salafistoj mortigis dekkelkajn homojn pro karikatura malhonorigo de Mohamedo
- 2017: Nana Akufo-Addo iĝis prezidento de Ganao
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 318-a tago de la rusa agreso al Ukrainio: pro senĉesa pripafo de Donecka provinco Ukrainio vespere evakuas trajnon Pokrovsk - Dnipro - Lvovo; 3 mil laborantoj de nuklea elektrejo en Enerhodar estis devigitaj preni rusajn pasportojn; rusoj pripafis dumtage 7 provincojn, estas mortigitoj kaj vunditoj, kaj forveturigis al Moskvo por "kuracado" 300 infanojn el okupataj Donecka kaj Luganska provincoj — en la lasta ukrainaj partizanoj detruis fervojlinion; Ukraina Ortodoksa Eklezio unuafoje celebris diservon en Monaĥejo de la Grotoj de Kievo; Volodimir Zelenskij reprenis ukrainan civitanecon de 13 klerikoj ligitaj kun Rusio kaj sankciigis 119 rusajn famulojn
- Mondreago: 280 britaj generatoroj trafis al Mikolajivo; Pollando konstruas koalicion por transdoni tankojn al Ukrainio; Rusio rekrutas soldulojn en Balkana duoninsulo por la milito kontraŭ Ukrainio — laŭ ukraina registara portalo Centro de Nacia Kontraŭo
Naskiĝoj
redakti- 1502: Gregorio la 13-a, papo, reforminto de la kalendaro (m. 1585)
- 1634: Adam Krieger, germana komponisto kaj eklezimuzikisto (m. 1666)
- 1706: Johann Heinrich Zedler, germana eldonisto, aŭtoro de enciklopedio (m. 1751)
- 1767: Jean-Pierre Travot, franca generalo, barono (m. 1836)
- 1768: Joseph Bonaparte, reĝo de Hispanio kaj Napolo (m. 1844)
- 1769: Antonín Jaroslav Puchmajer, ĉeĥa poeto kaj tradukisto (m. 1820)
- 1794: Eilhard Mitscherlich, germana kemiisto kaj mineralogo (m. 1863)
- 1795: János Szilasy, hungara filozofo (m. 1859)
- 1799: Eduard Magnus, germana pentristo (m. 1871)
- 1800: Millard Fillmore, prezidento de Usono (m. 1874)
- 1834: Philipp Reis, germana instruisto kaj inventisto prezentinta unuan telefonon (m. 1874)
- 1835: Ernst Hoeltzer, germana fotisto kaj teĥnikisto (m. 1911)
- 1846: Aladár Jékey, hungara poeto (m. 1919)
- 1858: Eliezer Ben-Jehuda, juda lingvisto, verkisto kaj cionisma aktivulo, kreinto de la nuntempa hebrea lingvo, kontribuinta al fondo de Akademio de la Hebrea Lingvo (m. 1922)
- 1872: Charles Péguy, franca verkisto, mistikulo (m. 1914)
- 1873: Adolph Zukor, hungara-usona filmisto, fondinto de Paramount Pictures (n. 1976)
- 1875: Thomas Hicks, brita maratonkuristo (m. 1963)
- 1879: Róbert Braun, hungara bibliografo, sociologo, leksikografo (m. 1937)
- 1882: Bernhard Kötz, germana libristo, Esperanto-vortaristo, fondinto de Germana Esperanto-Librejo, direktoro de Esperanto-fako ĉe eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn (m. nekonata)
- 1884: Juan Barcelo Andreu, hispana infanteria kapitano, delegito de UEA, Cseh-instruisto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, fondinto de Esperanto-grupoj, kursgvidanto (m. 1953)
- 1890: Henny Porten, germana aktoro kaj filmproduktisto (m. 1960)
- 1890: Ilmari Ekström, finna elektro-inĝeniero el Turku, prezidanto de loka Esperanto-grupo, tradukisto de Aleksis Kivi (m. nekonata)
- 1894: Józef Litauer, pola advokato kaj esperantisto, ĝenerala sekretario de Internacia Societo de Esperantistoj-Juristoj, kunfondinto de Esperanto-Rondo Konkordo en Varsovio por disvastigi la internan ideon (m. nekonata)
- 1895: Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, brazila inĝeniero, mediumo, dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio, ĝenerala sekretario de Brazila Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto, vicĉefdelegito de UEA, Lingva komitatano (m. 1964)
- 1899: Zoltán Andory Aladics, rumania hungara fotisto (m. 1990)
- 1899: Vilmos Kürti, hungara geodeto, profesoro (m. 1966)
- 1899: Francis Poulenc, franca komponisto kaj pianisto (m. 1963)
- 1902: Julia Pióro, pola poetino, teozofino kaj esperantlingva aŭtorino, publikiginta en "Pola Esperantisto" kaj "Norda Prismo", enestanta en Esperanta Antologio (m. 1988)
- 1909: Jan Harwas, pola sociologo, filozofo, klasika filologo, partoprenanto de la franca rezistado, murdita (m. 1944)
- 1914: Pál Toldalagi, hungara oficisto kaj poeto (m. 1976)
- 1915: Poul Thorsen, dana instruisto kaj vojaĝisto, kunorganizanto de SAT-Kongreso en 1939, premiata en Belartaj Konkursoj, fakdelegito de UEA pri fungoj, kun sia edzino Roma Thorsen starigis fondaĵon Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen (m. 2006)
- 1916: Elena Ceaușescu, edzino de Nicolae Ceaușescu, ekzekutita (m. 1989)
- 1916: Paul Keres, estona-soveta grandmajstro de ŝako (m. 1975)
- 1922: Annemarie Schimmel, germana orientalistino (m. 2003)
- 1923: Josef Vaněček, ĉeĥa oficiro, esperantisto, fondinto, prezidanto kaj honora prezidanto de la Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj (m. 1998)
- 1925: Sándor Bagdi, hungara-israela verkisto (m 1997)
- 1926: Endre Szász, hungara grafikisto, pentristo (m. 2003)
- 1935: Csaba Nagy, hungara inĝeniero, poeto, kritikisto (m. nekonata)
- 1943: Sasaki Sadako, infana viktimo de la usonaj bombatakoj de Hiroŝima (m. 1955)
- 1947: Lenke Szász, hungara instruistino kaj tradukistino, instruanta Esperanton post falo de la komunista reĝimo en Rumanio
- 1948: Mizuki Ichirō, japana voĉoaktoro, kantisto, komponisto (m. 2022)
- 1949: Brian Haw, brita sociallaboristo kaj pacaktivulo (m. 2011)
- 1950: Juan Gabriel, meksika muzikisto, tekstisto, kantisto kaj aktoro (m. 2016)
- 1956: Uwe Ochsenknecht, germana aktoro kaj kantisto
- 1957: Magdalena Środa, pola filozofino, etikistino, feministino
- 1958: Linda Kozlowski, usona aktorino
- 1962: Aleksandr Geljeviĉ Dugin, sovetia, rusia geopolitikisto kaj historiisto, ĉefideologo de eŭraziismo
- 1964: Nicolas Cage, usona aktoro
- 1971: Jeremy Renner, usona aktoro
- 1973: Jonna Tervomaa, finna pop-kantisto kaj kantoverkisto
- 1977: Sofi Oksanen, finna verkistino
- 1978: Jean Charles de Menezes, brazila elektristo, senkulpa viktimo de kontraŭterora engaĝo de la Londona Polico (m. 2005)
- 1985: Lewis Hamilton, brita piloto, sepfoja mondĉampiono de Formulo 1
- 1987: Siruŝo, armena kantistino
- 1990: Michael Sam, usona piedpilkisto, ludanto de Kanada Futbalo-Ligo
Mortoj
redakti- 312: Lukiano el Antioĥio, Patro de la Eklezio, fondinto de Lukiana skolo, martiro, katolika kaj ortodoksa sanktulo (n. ĉirkaŭ 235)
- 1285: Karlo la 1-a, grafo de Provenco, reĝo de Sicilio (n. 1227)
- 1325: Denizo, reĝo de Portugalio (n. 1261)
- 1355: Inês de Castro, galega nobelulino (n. 1320)
- 1451: Felikso la 5-a, lasta katolika kontraŭpapo el Savoja dinastio (n. 1383)
- 1536: Katerino de Aragono, unua edzino de Henriko la 8-a (n. 1485)
- 1619: Nicholas Hilliard, brita pentristo, portretisto kaj juvelisto (n. ĉirkaŭ 1547)
- 1625: Ruggiero Giovannelli, itala komponisto (n. ĉirkaŭ 1560)
- 1655: Inocento la 10-a, papo (n. 1574)
- 1715: Fénelon, franca teologo, poeto, pedagogo kaj verkisto (n. 1651)
- 1726: Johann Georg Mohr, aŭstra skulptisto (n. 1656)
- 1770: Carl Gustaf Tessin, sveda politikisto, oratoro kaj verkisto (n. 1695)
- 1830: Thomas Lawrence, angla pentristo (n. 1769)
- 1878: François-Vincent Raspail, franca kemiisto, botanikisto, fiziologo kaj politikisto (n. 1794)
- 1882: Ignacy Łukasiewicz, pola farmaciisto, konstruinto de kerosena lampo kaj de la unua naftorafinejo, pioniro de nafto-industrio (n. 1822)
- 1886: Richard Dadd, angla pentristo de feoj, skizofreniulo (n. 1818)
- 1890: Augusta von Sachsen-Weimar-Eisenach, reĝino de Prusio, unua imperiestrino de Germana Imperiestra Regno (n. 1811)
- 1893: Jožef Stefan, aŭstra fizikisto (n. 1835)
- 1901: Béla Lukács, hungara politikisto, ministro (n. 1847)
- 1902: Ivan Bloch, pola bankisto kaj entreprenisto (n. 1836)
- 1918: Julius Wellhausen, germana orientalisto kaj bibliisto (n. 1844)
- 1920: Edmund Barton, unua ĉefministro de Aŭstralio, juĝisto (n. 1849)
- 1932: André Maginot, franca soldato kaj membro de parlamento (n. 1877)
- 1934: Anton Hanak, aŭstra skulptisto (n. 1875)
- 1937: Zoltán Somlyó, hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1882)
- 1943: Nikola Tesla, serba fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero (n. 1856)
- 1944: Lou Hoover, Unua Damo de Usono, edzino de Herbert Hoover (n. 1875)
- 1946: Miklós Józan, hungara pastro, unitariisma episkopo, tradukisto (n. 1869)
- 1949: Vicente Inglada Ors, hispana staba vickolonelo, profesoro de astronomio, geodezio kaj meteorologio, prezidanto de multaj Esperanto-grupoj, vicprezidanto de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, kunfondinto de "La Suno Hispana", Esperanto-vortaristo kaj tradukisto, partoprenanto de UK 1925, premiita en literaturaj konkursoj de "La Revuo" (n. 1879)
- 1949: Jan Rodowicz, pola skolto, leŭtenanto, soldato de la Grizaj Taĉmentoj kaj de la Pola Enlanda Armeo, murdita (n. 1923)
- 1952: György Feszt, rumania hungara kuracisto (n. 1889)
- 1955: Edward Kasner, usona matematikisto (n. 1878)
- 1957: Jože Plečnik, slovena arĥitekto (n. 1872)
- 1964: Jakob David Applebaum, brita komercisto kaj esperantisto, Esperanto-verkisto, rotariano kaj pacisto, oficisto de Brita Esperanto-Asocio, tradukisto, iniciatinto kaj sekretario de Zamenhof/Esperanto-objekto (n. 1877)
- 1972: John Berryman, usona poeto (n. 1914)
- 1976: Miklós Zöldi, hungara aktoro (n. 1825)
- 1984: Alfred Kastler, franca fizikisto Nobelpremiita (n. 1902)
- 1986: Juan Rulfo, meksika verkisto (n. 1917)
- 1989: Zoltán Hegedűs, hungara poeto, verkisto, redaktoro (n. 1912)
- 1989: Egon Lendl, aŭstra geografo (n. 1906)
- 1989: Hirohito, imperiestro de Japanio (n. 1901)
- 1991: Kandrat Krapiva, belorusa verkisto, poeto, dramisto, literatursciencisto kaj lingvisto (n. 1896)
- 1992: Ángel Corral, argentina esperantisto, dumviva membro de UEA, fakdelegito pri presado (n. 1897)
- 1995: Murray Rothbard, usona ekonomikisto, historiisto, politika teoriulo (n. 1926)
- 1996: Károly Grósz, ĉefministro de Hungario (n. 1930)
- 1997: Sándor Végh, hungara violonisto, dirigento (n. 1912)
- 1997: Ramona van Dalsem, indonezia-nederlanda esperantistino, kantistino dum UK 1967 (n. 1928)
- 2000: Thomas A. Goldman, usona esperantisto, instruanta Esperanton ĉe Universitato Harvard, prezidanto de Vaŝingtona Esperanto-klubo kaj de la landa asocio ELNA, kontribuinta al ekonomika apliko kaj terminologia evoluo de Esperanto (n. 1918)
- 2006: Heinrich Harrer, aŭstra montogrimpisto, verkisto, instruisto de la 14-a Dalai-lamao (n. 1912)
- 2007: Fritz Sitte, aŭstra ĵurnalisto (n. 1924)
- 2008: Philip Agee, usona verkisto, agento de CIA (n. 1935)
- 2010: Philippe Séguin, franca politikisto, ĉefprezidanto de Revizora Kortumo (n. 1943)
- 2013: Adolf Haslinger, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto (n. 1933)
- 2013: Günther Lorenz, aŭstra historiisto (n. 1942)
- 2015: Natalja Aĵikmaa-Ruŝeva, tuva baleta dancistino (n. 1926)
- 2015: Piet Cleij, nederlanda interlingvaisto, vortaristo kaj leksikografo (n. 1927)
- 2015: Tadeusz Konwicki, pola verkisto, scenaristo kaj filma reĝisoro (n. 1926)
- 2015: Georges Wolinski, franca satira desegnisto, murdita (n. 1934)
- 2016: Aŝraf Pahlavi, ĝemela fratino de lasta ŝaĥo de Irano (n. 1919)
- 2018: Peter Sutherland, irlanda politikisto, membro de Komisiono Delors, ĝenerala direktoro de Monda Organizaĵo pri Komerco (n. 1946)
- 2018: France Gall, franca kantistino (n. 1947)
- 2019: Moŝe Arens, israela politikisto kaj aviada inĝeniero (n. 1925)
- 2020: Elizabeth Wurtzel, usona verkistino, advokatino kaj ĵurnalistino (n. 1967)
- 2021: Jan Blommaert, belga sociolingvisto kaj lingva antropologo (n. 1961)
- 2024: Franz Beckenbauer, germana futbalisto (n. 1945)
- 2025: Jean-Marie Le Pen, franca politikisto (n. 1928)
- 2025: Peter Yarrow, usona kantisto, membro de Peter, Paul and Mary (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Ortodoksa Kristana Eklezio, Orientaj Katolikaj Eklezioj: Kristnasko (unu el 12 ĉefaj festoj)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Rajmondo el Peñafort, kataluna sacerdoto
- Cedd, anglosaksa abato, sanktulo
- Lukiano el Antioĥio, presbitero, fondinto de Lukiana skolo, martiro
- Italio: Tago de Nacia Flago
- Kamboĝo: Tago de la liberigo de genocido, farita de la Ruĝaj Kmeroj. Vidu Kamboĝa Genocido.
- Pollando: Tago de Strangulo
La 7-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.