Ŝtona biblio

(Alidirektita el Ŝtonaj biblioj)
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 14 aŭg. 2016.

Ŝtonaj biblioj nomiĝas figuraj dekoracioj ĉe la ekstera flanko de kelkaj romanikaj preĝejoj. Ilin disvolvus proksimume 1100 francaj ŝtontajlistoj. Ekzemplo el la tempo proksimume 1210 troviĝas ĉe la orientaj absidoj de la paroĥopreĝejoj en Aŭstrujo (vd. malsupre).

Tiu ĉi tipe alt- kaj malfruromanika arta formo konformas kun la celo de la biblio por malriĉuloj el la gotika epoko. Ĝia detaloabundeco kaj la ofte strangaj figuroj treege kontrastas la pli malinvitemajn murmasojn de romanika arĥitekturo kaj mistikan malhelecon de ties internoj.

Plastikaj bildoprogramoj troviĝas plejofte ĉe la portaloj kaj kelkaj kapiteloj, ĉe konzolokapoj de kelkaj sudaj kaj okcidentaj frontoj same kiel dise ĉe la orienta absido, do ĉe la ekstera muro de la altarejo. Arĥitekturo kaj plastiko interrilatas, se ili aperas aŭ ornamentaj aŭ ordigitaj laŭ bibliaj temoj (aparte Malnova Testamento kaj Kreo).

Skulptaĵoj ĉe la absido de Schöngrabern

redakti

La teologi-pedagogia intenco de la figuraj sinsekvoj ne estas pretervidebla por rigardanto, tamen la densa simbolaro por niatempanoj ofte estas malfacile interpretebla kaj komprenebla. Tio koncernas aparte regionajn, ekzotajn aŭ antikvomitarajn aldonaĵojn (vidu bildon supre dekstre), dum kiam la ofte aperanta temo de Adamo kaj Eva kaj de la unua viktimo kaj fratomurdo (meza bildo) ankaŭ nuntempe estas bone interpretebla.

Skulptaĵoj ĉe la preĝejo de Vouvant

redakti

Similaj, sed ankaŭ multaj nebibliaj motivoj troviĝas ankaŭ ĉe la eksteran arkoj kaj kapiteloj de la romanika preĝejo de Vouvant (Francujo):

Arto, medito kaj kredo

redakti

La motivoj por la romanikaj skulptistoj, krei tiajn elspezajn dekoraciojn kaj ŝtonajn bibliojn, estas ja pluropa: kontrasti la mistikajn internojn per arte plaĉaj eksteraj muroj, instigi rigardantoj al meditado kaj ekigi impulsojn por la kredo.

Foje en la bibliaj cikloj estas plektitaj zodiakoj, ĉar tiam astrologio en superstiĉa mezepoko validis kiel scienco. Ankaŭ troveblas skulptotemoj de malamo kaj milito same kiel enigmaj estaĵoj (fablobestoj, drakecaj aŭ serpentecaj monstroj ktp.) samkiel bizaraj, ankaŭ timigaj vizaĝoj. Kombine kun kredomotivoj ili devis atentigi la rigardantojn, ke ĉio okazantaĵo sur la mondo havas sian komencon kaj finon en la Dia mano.