Ŝramaneto
Ŝramaneto estas novica bikŝuo.[1] Post provtempo aŭ kiam la ŝramaneto fariĝas 20 jarojn aĝa, li povas kandidatiĝi por bikŝuiĝo. Ĉe kelkaj bikŝuejoj, plenkreskuloj ankaŭ bezonas unue fariĝi ŝramanetoj kaj uzi blankan robon por provtempo antaŭ povi bikŝuiĝi.
Ŝramaneto | |
---|---|
Tradukoj de Śrāmaṇera | |
Palie | Sāmaṇera |
Sanskrite | Śrāmaṇera |
Japane | 沙弥 (Shami) |
Tibete | དགེ་ཚུལ། (dge tshul) |
Terminaro de Budhismo | |
Ili ne bezonas obei la bikŝuan regularon kaj ne recitas la regularon en la tago de fasto, sed bezonas observi la dek preceptojn.
Etimologio
redaktiLa vorto śrāmaṇera estas diminutivo de śrāmaṇa, do ŝramaneto. En kelkaj tradicioj en Suda kaj Sudorienta Azio, la termino indikas iun ajn, kiu elhejmiĝis sed ankoraŭ ne bikŝuiĝis.
Historio
redaktiLaŭ la Palia Kanono, kiam Rahulo —la filo de la budho Gotamo— estis sep jarojn aĝa, li estis sendita de sia patrino, Rāhulamātā, al la budho peti sian heredon (dāyajja).[2][3] Tiam la budho petas al siaj disĉiploj, ke ili akceptu Rahulon en la samgon, fariĝante la unua ŝramaneto. La raĝo Ŝudodano, malkovrante ke sia nepo kaj aliaj junuloj de la raĝa familio fariĝis ŝramanetoj, petis la budhon nur akcepti neplenaĝulojn, kiuj havas la konsenton de siaj gepatroj aŭ kuratoro. Tiu ĉi regulo poste ekinkluzovis la konsenton de la geedzoj.[4]
Virinoj
redaktiPor fariĝi ŝramanetino, laŭ la Vinajo, virino bezonas ricevi la elhejmiĝon de ambaŭ bikŝuino kaj bikŝuo.
Eksteraj ligiloj
redakti- The Bhikkhunis' Code of Discipline (Bhikkhunī Pāṭimokkha') Translated from the Pali by Thanissaro Bhikkhu
- Buddhist Monastic Code II: Bhikkhunis
- the website of Bhante Sujato's Writings contains several (ancient and modern) texts on the role and ordination of women in Buddhism. Arkivigite je 2014-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Bhikkhuni committee of the ASA Arkivigite je 2007-07-03 per la retarkivo Wayback Machine includes a large resource of articles regarding Bhikkhunis
- Monastic Resources - Training Arkivigite je 2021-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- "Female Monks In Buddhism", by Dhammacaro (07/23/2005).
- "Vinaya Pitaka", brief description includes "Order of ordination for men and women...."
Referencoj
redakti- ↑ Sumedho, Ajahn. (2014) Peace is a Simple Step. Amaravati Publications.
- ↑ SNA.i.340
- ↑ DhA.i.98 f.
- ↑ Wall paintings ·· coming home, see section Buddha's son. buddhamind.info. Arkivita el la originalo je 2020-10-02. Alirita 2013-11-06.