Édouard Théodore-Aubanel
Joseph Gabriel Édouard THÉODORE-AUBANEL (naskiĝinta la 29-an de novembro 1901 en Avinjono, mortinta samloke la 11-an de junio 1970) estis eldonisto laborante en Avinjono meze de la 20-a jarcento. Lia avo estis la fama felibriĝa poeto Théodore Aubanel.
Édouard Théodore-Aubanel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1901 en Avignon |
Morto | 11-an de junio 1970 (68-jaraĝa) en Avignon |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Jean-de-la-Croix Aubanel (en) |
Patrino | Cécile Aubanel (en) |
Edz(in)o | Yvonne Théodore-Aubanel (en) |
Infano | Laurent Théodore-Aubanel (en) |
Okupo | |
Okupo | eldonisto |
Vivo
redaktiLi eklaboris en la familia presejo ekde 1926 kaj pli malfrue (1956/57) li fondis la latinlingvan respektive romi-kulturreklamantan periodaĵon Vita Latina post kiam okazis en Avinjono granda kongreso de latinistoj. [1]. Lia humanisma kaj bibliofila karaktero tre senteblis en la orientiĝo oferta.
Preseja historio kaj muzeo
redaktiKomenco de la aubanel-a presadentrepreno estis en 1744 fare de Antoine Aubanel (1724-1804) kies tradicio restis tra ses generacioj, pli ol du jarcentoj. Jen la aliaj estroj:
- Laurent Aubanel (1784-1854) ekflorigis la firmaon per aldono de prestipafarejo kaj specialiĝo pri religiaj libroj. Charles Théodore Aubanel sekvis kaj alinomis la entreprenon Aubanel frères.
- Jean Théodore-Aubanel (1865-1942) instalis eksterfranclandan retejon por pli ampleksa surmerkatigo de siaj produktoj kaj etendis la gamon per sekcioj de moderna literaturo kaj aplikata psikologio. Li ankaŭ adoptis modernan reklamometodojn.
- Laurent Théodore-Aubanel (1943-2000) komencis firma-estradon en 1970 kaj provis modernigi multon; tamen ja restis fokuso pri literaturo kaj regiona historio. Pro konkurenco nesuperebla la firmao fermiĝis en 1992. En 1999 nuligitis ankaŭ la apuda muzeeto literatura.