American Ornithological Society

La American Ornithologists' Union (AOU) (Usona Asocio de Ornitologoj) estas ornitologia organizo en Usono. Malkiel ĉe la National Audubon Society, ties membroj estas ĉefe profesiaj ornitologoj pli ol amatoraj birdumantoj.

Ĝi estis fondita en septembro de 1883 de Elliott Coues, Joel Asaph Allen kaj William Brewster.

Ties revuo, The Auk, estis publikata ekde januaro de 1884. Aliaj gravaj publikaĵoj inkludas la AOU Checklist of North American Birds (Listo de nordamerikaj birdoj), kiu estas la standarda referenca verko por la kampotaskoj kaj serion de monografioj, nome Ornithological Monographs.

La South American Classification Committee (SACC) (Sudamerika Klasiga Komitato), oficiala komitato sub la AOU, ĉefe okupiĝas pri kreado de standarda klasado, kun komunaj nomoj, por la birdospecioj de Sudameriko.

Eksteraj ligoj