Stranga milito
La « stranga milito » : la verkisto kaj milit-reportero Roland Dorgelès kreintus tiun esprimon transdonitan al la postularo (en angla phoney war, « ŝajna milito », en germana Sitzkrieg, « sidanta milito », en pola dziwna wojna « miriganta milito »). Tio estas la periodo de Dua mondmilito sur la eŭropa loko inter la milito-deklaracio fare de Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando ( Aliancanoj) al Nazia Germanio la 3-an de septembro 1939 kaj la invado fare de tiu lasta, de Francio, de Belgio, de Luksemburglando kaj de Nederlando la 10-an de majo 1940. Ĝi ricevis tiun moknomon de la ĵurnalisto Roland Dorgelès reprenante esprimon uzitan en riportaĵo pri la aliancitaj armeoj, kiuj plenenue atendis la ofensivon en siaj fortikaĵoj kaj aparte je la Maginot-linio. La komunikaĵoj de la armeoj menciis neniun aktivecon, nur kelkajn bataletojn.
Disvolviĝo
Post kiam Hitler iĝis certa ke URSS subskribinta la Pakto Ribbentrop-Molotov, partoprenos en la dispartigo de Pollando, li sturmigis siajn armeojn sur tiun landon la 1-an de septembro 1939 , sen milito-deklaracio ; vidu : Glivico. Kauze de siaj aliancoj Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando deklaris militon al Germanio. Precipe post la jaro 1918 Francio garantiis per traktaĵojn de reciproka kunhelpo la ekzistadon de plejpartaj landoj antaŭnelonge kreitaj en Mezeŭropo (kun la kaŝpenso krei sanitaran kordonon ĉirkaŭ Germanio). Jam la unuajn tagojn Francio sturmigis ofensivon en Sarlandon poste revenis malantaŭ la Maginot-linion.
La germanoj estis uzontaj unuafoje en la pola militloko (1939) la taktikon de la fulm-milito («Blitzkrieg »), kiu garantias al Wehrmacht rapidan venkon malgraŭ la kontraŭofensivon de Bsura. Sovetunio tiam prenis parton de Pollando kun Baltio. Post la malsukcesoj de la traktadoj kun Finnlando por pli foren puŝi la sovetuniajn limojn apud Leningrad, Sovetunio ekkomencis Vintran militon kaj elŝiris el Finnlando liman regionon de Karelio. La finlandanoj rezistis kvar monatojn kaj fincedis. Post sia unua venka kampanjo, Hitler turniĝis al okcidento, sed nenio okazis sur tiu fronto dum pluraj monatoj. Sin fortikigintaj malantaŭ la Maginot-linio, la aliancanoj atendis la atakon de la germanaj fortoj mem sin fortikigintaj malantaŭ la Siegfried-linio. Estis konflikto sen gravaj bataloj, krom kelkaj bataletoj de patroloj pri skoltado. Tion oni nomis la strangan militon laŭ la esprimo de la verkisto Roland Dorgelès. La konflikto senmoviĝis ĝis kiam la militaĵoj rekomenciĝis je la printempo, la aliancanoj prepariĝis por bari la provizadon de ŝtalo de Svedio al Germanio ekde Norvegio. Malgraŭ rimarkinda venko, la aliancanoj urĝe revenigis siajn trupojn en Francion, sekve de la germania ofensivo tra Belgio. Poste la germanoj invadis Danion kaj Norvegion la 9-an de aprilo 1940. La stranga milito definitive finiĝis kiam la germanaj armeoj sturmigis la « Batalon de Francio », vastan ofensivon sur Nederlandon, Belgion, Luksemburglando, transpaŝante la neŭtralecon de tiuj landoj, poste tra Ardenoj ( trarompo de Sedan) por dorsflanke ataki la Maginot-linion. Tio kaŭzis unuflanke la hastan reenŝipiĝon el Svedio de la ekspedicia korpuso kaj aliflanke la encirkligon de plejmultaj aliancitaj fortoj en la poŝo de Dunkerque( Dunkerko). La Royal Navy kaj la britaj plezurŝipoj evakuis siajn trupojn kaj grandan parton de la francaj fortoj ( operacio Dynamo) forlasante sian pezan ekipaĵon dum baraĵo de francaj trupoj bremsas la cedigon de la rezistejo antaŭ ol iĝi kaptitaj.