Volo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
iom pri la "ĝenerala volo" de Rousseau laŭ la angla kaj franca artikoloj |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 2:
Volo devenas de pensado kaj tradukiĝas per agoj. Volo sen eblo de agado estas simpla [[deziro]] kaj agado per [[instinkto]] ne estas vola.
==Rousseau==
[[File:Jean-Jacques Rousseau (painted portrait).jpg|thumb|306x306px|Jean-Jacques Rousseau eltrovis kaj popularigis la koncepton de ĝenerala volo]]
[[Jean-Jacques Rousseau]] aldonis novan specon de volo al la konceptaro de politika filozofio, kiun li nomis la ĝenerala volo (''volonté générale''). Li formulis ĝin en ''[[Emile, aŭ Pri la Eduko]]'', sed precipe en ''[[Pri la socia kontrakto]]'', surbaze de la teorio de Hobbes pri [[socia kontrakto]]. Rousseau difinis la ĝeneralan volon kiel la komunan volon de tuta civitanaro, de tiel nomata "suverena popolo", kaj li konsideris ĝin la fundamenta [[legitimo]] de la [[ŝtato]] aŭ de ia ajn politika povo.<ref name=":5">{{Cite book|last=Rousseau|first=Jean-Jacques|url=http://www.earlymoderntexts.com/assets/pdfs/rousseau1762.pdf|title=The Social Contract|year=2017|pages=54|orig-year=1762}}</ref><ref>{{Cite web|url=https://plato.stanford.edu/entries/rousseau/#IdeaGeneWill|title=Jean-Jacques Rousseau|last=Bertram|first=Christopher|date=26-a de majo 2017|website=Stanford Encyclopedia of Philosophy}}</ref>
La ĝenerala volo signifas tion, kion ĉiu civitano devus voli por la bono de ĉiuj, ne por sia propra aŭ partikulara intereso.<ref name=":5" /> Oni devas rimarki ke la ĝenerala volo tiel estas malsama de la "majoritata volo", kiu laŭ Rousseau estas nenio pli ol "sumo de partikularaj voloj". La ĝenerala volo estas "la sumo de la diferencoj" de tiu sumo, tio kio restas post kiam oni subtrahas la malsamajn partikularajn volojn, kiuj detruas unu la alian.<ref>''Du contrat social'', l. II, ch. III</ref> En la civito de Rousseu, la civitanoj konservas aŭtonomon pensi kaj agi por si mem, sed samtempe pensas por la bono de la tuta komunumo.<ref name=":5" /><ref name=":7">{{Cite journal|last=Thompson|first=Michael J.|title=Autonomy and the Common Good: Interpreting Rousseau's General Will|url=https://www.researchgate.net/publication/313681668|journal=International Journal of Philosophical Studies|volume=2|issue=2|pages=267|via=Philpapers}}</ref>
|