Salti al enhavo

KsirK

Kategorioj:   Ludoj
Ekrankopio de KsirK

KsirK estas komputilizita versio de la konata strategia tabulludo Risk. La celo de la ludo estas simple konkeri la mondon atakante viajn najbarojn per viaj armeoj.

Trajto:

  • Subteno por 1-6 homaj aŭ komputilaj (AI) ludantoj
  • Purludanta ludado tra reto
  • Vi povas facile krei novajn haŭtojn kun SVG-grafikoj kaj la etosredaktilo
  • Subteno por 'Hot New Stuff'. Vi povas facile elŝuti kaj instali novajn haŭtojn
Instali sur
Linukso
Ĉi tiu butono funkcias nur kun Discover kaj aliaj AppStream-aplikbutikoj. Vi ankaŭ povas uzi la pakaĵadministrilon de via distribuo.
Akiri ĝin de la Snap Store

Kiel ludi

Kiam vi komencas KsirK, premu Novan Ludon por komenci novan ludon, vi vidos dialogon en kiu vi devas elekti la haŭton (mapon kaj landojn) por uzi, kiom da ludantoj estos kaj se ilin ludas la komputiloj. Vi ankaŭ povos komenci retan ludon se necese. Fine, vi povas elekti la tipon de ludo: konkeri la mondon aŭ atingi specifan celon kiel ekz. konkeri Afrikon kaj Azian kontinentojn.

Tiam vi elektos la naciecon kaj nomon de lokaj ludantoj. Komence de la ludo, landoj estas distribuitaj al ĉiuj ludantoj. Ĉiu lando enhavas unu armeon (reprezentitan fare de infanteriisto en la defaŭlta haŭto) en ĉi tiu momento. Ĉiu ludanto havas kelkajn armeojn por distribui al siaj landoj. Notu ke kvin armeoj estas reprezentitaj fare de kavalerio kaj 10 per kanono.

En ĉiu turno, ĉiu ludanto povas ataki siajn najbarojn, poste konkerante unu aŭ plurajn landojn. Ĉe la fino de ĉiu turno, kelkaj bonusarmeoj estas distribuitaj al la ludantoj en funkcio de la nombro da landoj kiujn ili posedas.

Eldonoj RSS

24.08.2 2024-10-10
24.08.1 2024-09-12
24.08.0 2024-08-22
24.05.2 2024-07-04
24.05.1 2024-06-13
24.05.0 2024-05-23
24.02.2 2024-04-11
24.02.1 2024-03-21
24.02.0 2024-02-28
23.08.5 2024-02-15