Salti al enhavo

KAtomic

Kategorioj:   Ludoj
Ekrankopio de KAtomic
KAtomic estas amuza eduka ludo konstruita ĉirkaŭ molekula geometrio. Ĝi utiligas simplismajn dudimensiajn rigardojn al diversaj kemiaj elementoj.
Instali sur
Linukso
Ĉi tiu butono funkcias nur kun Discover kaj aliaj AppStream-aplikbutikoj. Vi ankaŭ povas uzi la pakaĵadministrilon de via distribuo.
Akiri ĝin de la Snap Store

Kiel ludi

Celo: Rekunmeti molekulojn el kunmetitaj atomoj glitante ilin ĉirkaŭe.

Katomic ŝargos nivelon unu post kiam vi komencos la ludon kaj vi povas komenci ludi tuj.

Por vidi kiel aspektas la molekulo, kiun vi devas fari, rigardu la supran dekstran angulon. Por ludi - alklaku atomon. Vi vidos verdajn sagojn montrantajn en la direktoj kie atomo povas moviĝi. Por movi la atomon, alklaku la deziratan sagon. Kiam atomo ekmoviĝas, ĝi ne haltos ĝis ĝi trafos alian atomon aŭ muron, do certigu, ke vi pripensu antaŭ ol vi fari vian sekvan movon.

Vi povas kunveni vian molekulon kie ajn vi volas sur la ludtabulo, sed iuj lokoj estas pli facile alireblaj ol aliaj. Kiam la molekulo estas kunvenita, vi povas moviĝi al la sekva nivelo.

Eldonoj RSS

24.08.2 2024-10-10
24.08.1 2024-09-12
24.08.0 2024-08-22
24.05.2 2024-07-04
24.05.1 2024-06-13
24.05.0 2024-05-23
24.02.2 2024-04-11
24.02.1 2024-03-21
24.02.0 2024-02-28
23.08.5 2024-02-15